Klasoj / Seminarioj kie vi povas lerni Esperanton
Kelkaj homoj ŝatas memlernadon aŭ lernadon pere de lingvohelpanto, aliaj pli bone lernas en formalaj klasoj. Nur malmultaj lernejoj instruas Esperanton, do vi verŝajne devos iri al la loka Esperanto-klubo aŭ asocio - ili regule organizas lecionojn. Por trovi la Esperanto-klubon kiu estas plej proksima al vi, provu http://www.esperantoland.org/grupoj/ aŭ skribu al via regiona aŭ nacia Esperanto asocio. Tiuj asocioj normale pli bone scias kie ekzistas kluboj.
Ankaŭ ekzistas la opcio iri al seminario organizita en alia urbo, aŭ kiel intensiva semajnfina kurso aŭ eĉ lingvolernaj ferioj kiuj povus daŭri semajnon aŭ pli. NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) estas la plej granda Esperanto-kursaro en Nordameriko kaj via loka Esperanto-asocio povas informi vin pri aliaj kursoj. Se vi volas ege specialan sperton, vi povus eĉ iri al alia lando kaj kombini lernadon de Esperanto kaj feriado. Tio verŝajne helpus al vi pli bone lerni la lingvon, ĉar Esperanto estus la nura lingvo en kiuj vi kaj viaj gelernantoj ĉiuj parolas.
Se vi planas iri al Esperanto-evento kiel ekzemple la Universala Kongreso, la Internacia Junulara Kongreso, la aŭ similaj, vi ankaŭ trovos ke kursoj haveblas dum tiuj eventoj kaj vi povas fari oficialan Esperanto-ekzamenon.




