Spertoraportoj pri lernado de Esperanto
Multaj homoj el ĉie en la mondo notis iliajn observojn lernante Esperanton. Legu ekzemple tion, kion Marina Evdokimova, 17-jaragâ knabino el Rusio skribis:
"Mi konsciiĝis ke fakte ne estas tre 'normale' ke mi lernis la lingvon dum nur du monatoj kaj jam mi povas esprimi preskaŭ ĉion, kion mi volas esprimi, eĉ se mi devas serĉi multajn vortojn en vortaro. Mi tiom inspiriĝis ke mi finlegis "Gerda malaperis!" dum nur tri tagoj :) Esperanto estas maniiga." (tradukita teksto)
Aliaj homoj diris:
Hodiaŭ mi kompletigas ses semajnojn de lernanta Esperanton. Mi ne povas diri ke jam mi estas flua sed mi sufiĉe facile povas komuniki (kun grandega helpo de la vortaro, kompreneble!).
...
Nun mi ŝatus kontinui mian studion de Esperanto kaj uzi ĉi lingvon por komunikanta kun diferencaj homoj de diferencaj landoj. Mi estis uzinta Esperanto por parolanta kun homoj de lokoj kiel Brazilo kiu lingvon mi ne scias. Por mi, Esperanto estas malferminta fenestron en novan mondon kaj ĉi tio estas ke al mi plej plaĉas pri ĉi lingvo. Mi devas konfesi ke iam mi scivolis se ĝi estis bona ideo lerni planlingvon. Sed poste mi konsciis ke lerni kelkajn lingvojn neniam estis malŝparo de tempo, precipe se ĝi onin helpas komuniki kun la mondo.
Mi esperas ke unu tago mi flue povas paroli kaj skribi esperanton sed unue mi esperas ke ĉi mesaĝo estas almenaŭ duona korekta!
-- Shoma, Barato
Mi ankoraŭ scivolas pri kiom mi komprenas sen tro da klopodo. Kaj mi sufiĉe certas ke mi kontinuos lerni Esperanton post la unuaj ses semajnoj.
-- Jeff Lindqvist, Svedio (tradukita teksto)
Mi havis tre negativan sintenon pri Esperanto. Mia sentoj estis 'kial pasigi tempon lerni artefaritan lingvon, kiu ne havas praktikan valoron, kiam ekzistas tiom multe da realaj lingvoj kiujn utilas lerni'.
Poste mi pruntis libron de mia loka librejo kiam mi prelegis pri la plej facila metodo por lerni lingvon kaj por promocii mian libron. Mi trovis la libron 'Esperanto: Learning and Using the International Language' de David Richardson.
Mi estis scivola. La libro ŝanĝis mian opinion kaj respondis al multaj miaj nediritaj kialoj por ne lerni la lingvon. Mi serĉis Esperanton en Guglo kaj elŝutis retpaĝojn kaj senpagajn kursojn - speciale de Lernu!. Mi jam havis la Transparent enkonduko al Esperanto en la '101 Languages' softvaro.
Nun mi ricevis invitojn korespondi en Espreanto kaj mi lernas kiel eble plej rapide. La lingvo vere estas facile lernebla kaj mi korespondas kun latvoj kaj poloj kiuj ne parolas la anglan. Mi ne pensas ke mi povintus lerni iun ajn alian lingvon tiel rapide.
-- Bill H., Aŭstralio (tradukita teksto)
La sonoj de Esperanto ne estas tre allogantaj, sed vere facile kompreneblaj. Mi parolas nur unu eŭropa lingvo kaj ankoraŭ lernas duan, do mi ne povas kompreni multajn vortradikojn kaj mi devas parkere lerni multajn bazajn vortojn. Sed la facileco de Esperanto ebligas min, parolanto de la ĉina, lerni tiom multe en ĝi dum nur ĉirkaŭ 10 horoj.
-- Xie Z. A., Hong Kong/Ĉinio (tradukita teksto)
Ĝis nun, la "komencanto" kaj "bildoj kaj demandoj" lecionoj de www.lernu.net estis tre utilaj por mi. Mi vere sentas ke mi lernas vere rapide kaj tio pligrandigas la motivadon. Ĝis nun mi studis 5 horojn en du tagoj sen iu peno...
-- R. R., Nederlando (tradukita teksto)
Do, unua rimarko pri Esperanto: damne, ĝi facilas!
Due rimarko: tiu eksperimento ne estos tiom utila. Esperanto videble estas latinida lingvo, pro ĝia vortaro kaj gramatiko se ne pro ĝia genealogio. Dank' al mia kono de la franca, mi povas eltrovi la originon de eble 90% de la vortoj kiujn mi renkontis ĝis nun, kaj mia angla kaj sveda aldonas prekaŭ la tutan reston. Tial lerni Esperanton estos ekstreme facila por mi, kompare al iu kiu ne konas latinidan lingvon, do komparado de rezultoj estos tre malfacila. Mi neniam studis lingvon proksime rilatan al lingvon kiun mi jam konis, mi ne pensis ke la transdono estus tiel granda. Sed eble (kaj verŝajne) iĝos pli malfacila poste. Sed momente mi preskaŭ sentas ke mi konas Esperanton pli bone ol la mandarena.
-- S. Pettersson, Svedio (tradukita teksto)
Mi ĉefe fidis al du lingvoprogramoj de Lernu.com, tiuj kun Zam kaj Ana Pana. Mi elŝutis la pdf-ojn kaj sondosierojn de la elŝutejo, kaj aŭskultis la sondosierojn kelkfoje legante la esperantan tekston. Post tio, mi legis la gramatikajn notojn, poste alŝutis la sondosierojn al mia iPod, kaj komplete aŭskultis ĉiun kurson almenaŭ po unu fojo tage. Mi revuis la tekston kun la sondosieroj ĉiuj kelkaj tagoj por vidi kiujn vortojn mi ne komprenis nur aŭskultante. Mia kompreno nun estas inter 70 kaj 80 procentoj, ĉar Esperanto estas tiom d**ne facila.
-- E.B.H. (post du semajnoj de lernado, tradukita teksto)
Ankaŭ legu la detalan rakonton de ĉina Esperantisto Zhu Xin ĉe http://www.amuzulo.net/pekino.html .





