Kluboj
Esperanto-kluboj
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:11.En preskaŭ ĉiu granda urbo (kaj multaj malgrandaj) ekzistas Esperanto-klubo. Kelkaj urboj eĉ havas pli ol unu klubo, celante malsamajn homojn, ekzemple unu klubo por junuloj kaj unu klubo por pli aĝaj homoj.
Kvankam ĉiu klubo estas unika, vi ĝenerale povas atendi ke oni:
- plibonigos sian Esperanton per konversacio, ludoj kaj tradukoj
- renkontos eksterlandanajn parolantojn de Esperanto
- lernos pri okazaĵoj en Esperantio
- ĝuos esperantan kulturon, ekzemple filmoj, muziko kaj literaturo
- kunlaboros pri informado pri Esperanto kaj lingva diverseco kaj organizos kursojn kaj aranĝojn
Por trovi la plej proksiman Esperanto-klubon, kontaktu vian nacian aŭ regionan Esperanto-asocion. Se vi loĝas en kampara regiono kaj ne ekzistas klubo proksime al vi, la asocio eble ankaŭ konas Esperantistojn kiuj loĝas proksime al vi.
Averto: ne pensu ke ĉiu parolanto de Esperanto estas membro en klubo kaj ne pensu ke la naciaj asocioj konas ĉiujn Esperanto-parolantojn. Nemalmultaj homoj lernas Esperanton en memstudado kaj poste uzas ĝin plejparte enrete ĉar ili nur interesiĝas pri paroli Esperanton kun homoj el foraj landoj.



