Esperanto - la plej facila kaj la plej riĉa
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 16:56.
Esperanto estas kaj la plej facila kaj la plej riĉa lingvo en la mondo, la bazo de floranta internacia kulturo. Eblas trovi parolantojn de Esperanto en ĉiu lando en la mondo, de Francio al Japanio, de Islando al Ĉilio, kaj ili ĉiuj dividas siajn pensojn kaj literaturon kaj muzikon en Esperanto.
Salaton
Afiŝita de esocom je lun, 04/06/2009 - 09:34.de rekomendoj, opinioj vi trovos ĉe acigiruzel kun subjektiva kolekto de ligoj kies paĝoj mi trovas interesaj kaj menciindaj.
Superrigardo pri muziko en Esperanto
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 09/16/2008 - 12:07.Ofte ignorata sed tamen daŭre kreskanta: muziko en la internacia planlingvo
Esperanton servas kiel ilo por komunikado inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Tio inkluzivas ne nur skribadon aux paroladon, sed ankaŭ kantadon. Kulturo ne estas aŭtomate limigita al certa lando. Al Esperanto-muziko kontribuas homoj el diversaj partoj de la mondo.
Spertoraportoj pri lernado de Esperanto
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:24.Multaj homoj el ĉie en la mondo notis iliajn observojn lernante Esperanton. Legu ekzemple tion, kion Marina Evdokimova, 17-jaragâ knabino el Rusio skribis:
"Mi konsciiĝis ke fakte ne estas tre 'normale' ke mi lernis la lingvon dum nur du monatoj kaj jam mi povas esprimi preskaŭ ĉion, kion mi volas esprimi, eĉ se mi devas serĉi multajn vortojn en vortaro. Mi tiom inspiriĝis ke mi finlegis "Gerda malaperis!" dum nur tri tagoj :) Esperanto estas maniiga." (tradukita teksto)
Aliaj homoj diris:
Oftaj kritikoj pri Esperanto
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:22.Multaj homoj komence kritikemas, kiam ili aŭdas pri Esperanto. Sed la plejparto de la kritikoj ne havas solidan bazon, kiel vi povas legi sube.
Multaj lingvoj mortantas kaj homoj kreas novajn lingvojn... ĉu ne pli bonus provi konservi jam ekzistantajn lingvojn?
Kialoj por lerni Esperanton
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:20.Ekzistas multaj kialoj por lerni Esperanton. Esperanto estas facila, esprimpova, neŭtrala, amuziga kaj ĝi povas helpi vin multrilate.
La Iniciatinto, L. L. Zamenhof
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:18.L. L. Zamenhof (1859-1917) - kreinto de la lingvo Esperanto, kiun oni nomas la plej sukcesa el ĉiuj internaciaj planlingvoj. L. Zamengof estas ankaŭ estas konata kiel Doktoro Esperanto. Kun tiu pseŭdonimo li publikigis en 1887 jaro lian verkon 'Lingvo internacia', inkluzivantan priskribon de la lingvo kaj la lernolibron.

Senpaga loĝado
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:15.Se vi parolas Esperanton, vi povas tranokti senpage ĉe multaj aliaj Esperantistoj ĉie en la mondo. La sekreto? La gastiga reto "Pasporta Servo". Tiu reto, kiu ekzistas ekde 1974, hodiaŭ ofertas senpagajn tranoktojn ĉe 1320 gastigantoj en 92 landoj.
Enretaj kursoj por lerni/plibonigi sian konon de Esperanto
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:12.Kelkaj homoj, kiel ekzemple Leo Tolstoy, sukcese lernis Esperanton nur per lego de esperantaj tekstoj kun helpo de gramatiko kaj vortaro, sed la plejparto de homoj trovos ke estas pli komforta lerni Esperanton per normala kurso, kiu iom-post-iom enkondukas la gramatikon kaj vortojn.
Esperanto-kluboj
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:11.En preskaŭ ĉiu granda urbo (kaj multaj malgrandaj) ekzistas Esperanto-klubo. Kelkaj urboj eĉ havas pli ol unu klubo, celante malsamajn homojn, ekzemple unu klubo por junuloj kaj unu klubo por pli aĝaj homoj.
Kvankam ĉiu klubo estas unika, vi ĝenerale povas atendi ke oni:
- plibonigos sian Esperanton per konversacio, ludoj kaj tradukoj
- renkontos eksterlandanajn parolantojn de Esperanto
- lernos pri okazaĵoj en Esperantio
- ĝuos esperantan kulturon, ekzemple filmoj, muziko kaj literaturo



