Kialoj por lerni
Kialoj por lerni Esperanton
Afiŝita de JudithMeyer je mar, 11/13/2007 - 17:20.Ekzistas multaj kialoj por lerni Esperanton. Esperanto estas facila, esprimpova, neŭtrala, amuziga kaj ĝi povas helpi vin multrilate.
Facila
Kiu ŝatas lerni malregulaĵojn, mallogikajn idiomojn kaj maltolereblaj kvantoj da gramatiko? Tiuj estas problemoj, kiujn vi devas toleri kiam vi lernas naturajn lingvojn, sed ili nepre ne estu parto de la ideala facila lingvo. (Lernu kiom facila Esperanto estas.)
Esprimpova
Uzante Esperanton, vi povas esprimi vin same bone kiel en via denaska lingvo, kaj kelkokaze vi rimarkos ke Esperanto ebligas vin esprimi ion pli bone. Tio estas pro la centprocente logika sistemo por vortkreado, per kiu vi povas igi la lingvon sekvi viajn pensojn. La sama sistemo ankaŭ respondeblas por dekfoje malgrandigi la laboron lerni vortojn. (Vidu ekzemplojn de tiu sistemo.)
Neŭtrala
Esperanto ne apartenas al iu ajn religia, politika aŭ ideologia kredo, krom la kredo ke ĉiuj homoj vivu kune en paco kaj toleremo. Je la nivelo, kiun Zamenhof origine intencis, tiu volas diri ke ne ekzistos lingva dominado, ekzemple araboj ne devos paroli la hebrean kaj la lingvoj de indiĝenaj nordamerikanoj ne estos forlasitaj pro la angla. Je nivelo kiu pli gravas hodiaŭ, 'neŭtrala' volas diri ke vi ne devos senti vin mallerta aŭ malaltvalora kiam vi parolos al eksterlandanoj, kiel ekzemple vi eble sentus vin mallerta kiam vi parolas japane kun iu el Japanio, ĉar uzante Esperanton vi ambaŭ havos egalan bazon, neniu havas la avantaĝon perfekte koni la lingvon.
Amuziga
Aldone al la amuzado dum lernado de Esperanto (legu la atestojn), ankaŭ amuzas uzi Esperanton. Hejme vi povas verŝajne uzi ĝin kiel sekretan lingvon por vi kaj viaj amikoj, kaj en aliaj lokoj ĝi iĝas lingvo de amikeco. Ekzistas vera sento de komunumo inter esperantistoj ĉie en la mondo. Parolantoj de aliaj lingvoj ne sentas tiel, ĉar parolado de alia lingvo estas (por la denaskuloj kaj multaj nedenaskuloj) nur signo de kie vi edukiĝis, ne estas persona elekto. Lernado de Esperanto ĉiam estas persona elekto kaj tiel ĝi ligas tiujn, kiuj faris la elekton. Tio ankaŭ volas diri ke la plejparto de Esperanto-parolantoj havas komunajn interesojn kaj pensmanierojn, ekzemple toleremo, memstara pensado, interesego pri aliaj kulturoj, intereso pri lingvoj...
Bonega por vojaĝado
Ne gravas kien vi iras, se vi parolas Esperanton vi povas serĉi por lokaj esperantistoj, paroli kun ili kaj renkontiĝi, eble tranokti senkoste ĉe ili (la Pasporta Servo), sed almenaŭ vi konos homojn kiuj volonte dividos kun vi sian kulturon - kaj tradukos por vi kaj certigos ke vi ricevos porlokajn prezojn se vi ne parolas la lokan lingvon. Se vi vojaĝas al pli ol nur unu lingvoregiono, lerni Esperanton pli valoras ol lerni iun ajn unuopan lingvon, speciale se la lingvo estas tiom malfacila ke vi preskaŭ ne povas esprimi vin post unujara studado. La hispana eble bonas por vojaĝo al Sudameriko, sed ĝi ne helpos vin en Japanio.
Bonega por resti hejme
Eĉ se vi ne povas vojaĝi, Esperanto ebligas vin malkovri fremdajn kulturojn kaj ekzotikajn landojn. Ekzemple vi povus esti gastiganto por esperantistoj vojaĝante al via urbo, aŭ vi povus partopreni en Esperanto-kluboj aŭ renkontiĝoj, kie renkontiĝas homoj el diversaj kulturoj. Kaj se vi eĉ ne volas forlasi vian apogseĝon, vi povus ĝui esperantan muzikon kaj literaturon. Homoj ĉie en la mondo verkas originalan literaturon en Esperanto. Se ili ne verkas mem literaturon, ili tradukas famajn naciajn aŭtorojn, kiuj ofte ne tradukiĝas al la angla. Tiumaniere vi povas ĝui la plej bonan literaturon de ĉiuj landoj.
Helpas vin lerni aliajn lingvojn
Laŭ multaj sendependaj studoj, Esperanto estas simile utila kiel latino por tio, kaj multe pli facile lernebla. Esperanto helpas vin lerni aliajn fremdajn lingvojn en la sekvantaj manieroj:
- Vi povos rekoni vortojn kiam vi lernas latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn.
- Via kompreno de gramatiko pliboniĝos. Fakte estus logika ideo unue lerni fremdlingvon kun malmultaj gramatikaj reguloj kaj sen esceptoj, ĉar estas malpli konfuza kaj pli facila kompreni por homoj kiuj ankoraŭ neniam lernis fremdan lingvon. Post tio, ili pli facile lernus lingvon kun similaj reguloj, kiu nur aplikas ilin en hazarda maniero.
- Vi povos pli bone kompreni logikon kaj kompreni kiel funkcias lingvoj. La afiksa sistemo kaj la fleksebla vortkombinado pligrandigos vian horizonton. Esperanton devigos vin kaj serĉi la kernon de ideoj (ekz. se vi ne konas la vorton 'okulvitroj' vi povus diri 'vidilo') kaj malfermigi vian menson por novaj eblaj vortoj.
La idealo!
Pro ĉiuj tiuj kialoj, Esperanto vere estas ideala interkomprenlingvo. UNESKO rekonis tion je du okazoj. Kial la UN kaj la EU malŝparu bilionojn por tradukadoj; kial homoj ĉie en la mondo suferu lecionojn de angla, hispana, franca kaj tiel plu se ili ne vere interesiĝas pri tiuj lingvoj. Sed etspirita politiko kaj ekonomiaj interesegoj preventas ke nacioj akceptu la klare plej bonan solvon al lingvaj problemoj. La popoloj devos postuli ŝanĝon, kaj kontribuado al tiu ŝanĝo povus sentigi vin bone.
Aldona legado
Se vi volas ankoraŭ legi pri kialoj por lerni Esperanton, mi povas rekomendi la sekvantan artikolon: Kial usonano uzus Esperanton? de Joel Brozovsky.
