Kio estas Drupalo?

Esperantaj retejoj en Drupalo

Drupalo estas senpaga EMS-sistemo kun libere disvastigata kodo (vidu licenzon GNU) por facile krei dinamikajn retejojn kaj subteni/administri ilin. Por komenci uzi ĝin ne estas bezonataj specialaj scioj en programado kaj interretaj teknologioj.
Drupalo permesas rapide krei modernan ttt-ejon, tio povas esti malgranda paĝaro aŭ eĉ grandega portalo kaj interreta butiko.
Ĝin povas uzi ankaŭ spertaj programistoj, kiel bazon por iliaj projektoj.

Drupalo por esperantistoj. En la interreto abundas paĝaroj en kaj pri Esperanto por kiuj mankas bona sistemo por rapide redakti/aldoni enhavon. Pro tio ili ofte stagnas, ĉar postulas multoble pli da tempo por subteno kaj ĝenerale limigas la eblecojn de kunlaborado.

Drupalo helpas solvi tiun ĉi problemon. Ĝin uzas jam dekoj da esperantaj paĝaroj, aliĝu ankaŭ vi!

Multlingveco en Drupalo

Pere de Drupalo eblas krei multlingvajn paĝarojn. Por uzi tiun eblecon bezonatas modulo i18n (internaciigado).
Por komenci uzi ĝin necesas:
1. Elŝuti modulon i18n al via lokala komputilo.
2. Elpreni ĝin el la arkiva dosiero.
3. Alŝuti al servilo, kie lokiĝas via Drupala paĝaro, en dosierujon "modules".
4. En administra menuo de Drupalo enŝalti modulon i18n kaj ĝiajn aldonojn.

Kun pliaj demandoj turnu vin al nia forumo.

Instalado

Tiu artikolo estas redaktata.

Dosieroj

Dosieroj bezonataj por instali Drupalon en Esperanto:

La lasta stabila versio de la baza dosiero de Drupalo:
drupal-4.7.4 (elŝuti)

Konstante renovigata dosiero kun Esperanto por interfaco de Drupalo: eo.po (elŝuti)

Dosiero de aldona modulo por Drupalo, kiu permesas krei multlingvajn retejojn: Modulo i18n (elŝuti)