Multlingveco en Drupalo

Pere de Drupalo eblas krei multlingvajn paĝarojn. Por uzi tiun eblecon bezonatas modulo i18n (internaciigado).
Por komenci uzi ĝin necesas:
1. Elŝuti modulon i18n al via lokala komputilo.
2. Elpreni ĝin el la arkiva dosiero.
3. Alŝuti al servilo, kie lokiĝas via Drupala paĝaro, en dosierujon "modules".
4. En administra menuo de Drupalo enŝalti modulon i18n kaj ĝiajn aldonojn.

Kun pliaj demandoj turnu vin al nia forumo.