Malkovru mondon de Esperanto!

Esperanto – bunta lingvo

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas internacia neŭtrala lingvo. Ĝi apartenas al neniu lando aŭ popolo. Baza celo de Esperanto estas doni eblecon de egalrajta komunikado por ĉiuj, sendepende de ilia nacieco, religio, aĝo, sekso, ekonomikaj, politikaj kaj kulturaj cirkonstancoj.
Esperanto ne celas anstataŭigi naciajn lingvojn. Male – estante la dua lingvo por internacia komunikado, ĝi kontribuas al konservado de lingvoj kaj kulturoj de minoritataj popoloj.
Esperanto estis proponita en 1887 de L.L. Zamenhof. Ĝuste tiam kreiĝis ĝiaj bazaj ideoj kaj principoj. Ĝi havas simplan, logikan gramatikon kaj leksikon, kreitan surbaze de popularaj vaste uzataj morfemoj de pluraj lingvoj. Tio donas avantaĝon de tre rapida lernado de la lingvo. Logika strukturo helpis al Esperanto iĝi vivanta, konstante evoluiĝanta lingvo. Tiu simpleco ne egalas al primitiveco. Plenvalore ĝi estas uzata en ĉiuj kampoj de la homa socia vivo.

Legi pli...